Pentofaro

Pentofaro estas provo de rekompenso pri propraj misfaroj aŭ alispecaj eraroj, pri kiuj oni pentas, do aparte forte bedaŭras. La sento de pento estas kutime ligita al forta sento de propra kulpo, kaj al la deziro ripari la mison kaj plu ne rekulpi. Tio ofte gvidas al la deziro fari iun bonan agon, la "pentofaron", kiu povus iurilate rekompensi la antaŭan malbonan agon. La emocio pento ofte ligiĝas al sentado de nekontento, de naŭzo kaj de psika doloro, de embaraso kaj deprimo, do fortas la strebo malpeziĝi de tiom malagrabla emocio. En sia religia signifo, pentofaro konsideriĝas la "reveno de la homo al dio", de kiu li malproksimiĝis per la propraj misfaroj aŭ aliaj eraroj, religie kutime nomataj pekoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search